11/04/2012
28/03/2012
27/03/2012
tra mia amiko (brazila programo), mi havas propran instruiston, kiu gvidas kaj helpas min, sed mi ŝatus povi praktiki esperanton kun pli da homoj.
kiam mi estas en la komputilo, mi aŭdas la radio-muzaiko , kaj kiam mi vojaĝas per publika transporto, mi havas rakontojn (vere aŭ fantazie, claude piron) en mp3. mi aĉetis ĉinan romanon (BAKIN, 1946, Frosta Nokto) en portugala esperanto-asocio, sed estas ankoraŭ tre malfacila por mia nivelo.
mi pensas aliĝi al universala esperanto asocio.
26/03/2012
nepriskribebla entuziasmo! mirinda sento, trovi La temon! nur atenuas por la (timiga) aĵo grandeco/vasteco.
pluraj disciplinaj perspektivoj (sociaj sciencoj) eblaj: el socilingvistiko, antropologio, historio, komunikadoj studoj, ktp.; pluraj proksimigoj eblaj, pluraj objektoj.
nuntempe mi estas ankoraŭ en la esplora stadio. mi serĉas generalan bibliografion pri la temo por ekkompreni kion mi volas studi, konkrete.
mia nomo estas inês, mi estas 22-jara portugala (el lisbono) komencanta esperantistino kaj mi studas antropologion kaj kinon.
mi volas komenci studon sur la esperanto-movado kaj ĉi tiu blogo estos ia taglibro de la verko procezo. mi ankaŭ bezonas plibonigi mian esperanton, do mi ĉiam skribos en ĉi tiun lingvon.
Mi dankas ĉiajn laborajn sugestojn kaj lingvajn korektojn.
